TROPEOLO

TROPEOLO – Tropacolum mujus L.

Tropeolo devenas de Sud-Ameriko kaj de Meksiko.

Ĝi nomiĝas ankaŭ Perua aŭ Meksika kreso.

En la XIIa jarcento konkistadoroj enportis ĝin en Eŭropon kaj ĉiujn kontinentojn pro ĝia ornameco. Ĝi estas unujara planto.

Tradicie tropeolo utilis kiel spico en salato pro sia pipreco kaj, dum antaŭkolumba erao, ankaŭ kiel kontraŭvunda kuracilo.

La baktericida kaj fungicida ecoj de specifa molekulo kiun ĝi entenas pravigas uzadon de tropeolo ĉe haŭtafakcioj. Tiu molekulo estas forigita tra la renoj kaj antisepse efikas ĉe la urina sistemo.Tropeolo entenas ankaŭ la altvaloran vitaminon C, kiun ĉiutage ni bezonas.

Ni povas do tute senriske aldoni tiujn beletajn florojn en niajn salatojn ne nur por ornami ilin sed ankaŭ por nia sano. Ankaŭ la folioj manĝeblas, tial ĝia kromnomo « kreso ».

Surhaŭta uzado :

Tropeolo estas uzata kadre de jukado, de deskvamiĝo de la kranihaŭto kaj haŭtafekcioj, sidvangaj aŭ prosunaj eritemoj, surfacaj brulvundoj.

  • Pistu kelkajn tropeolan florojn kaj foliojn kaj sternu la kaĉon sur la koncernata parto.

Singardoj :

Atentu : grandkvanto da ingestita tropeolo kaŭzus gastrajn, intestajn, renajn iritojn.

Prefere ne sekigu tropeolon ĉar tiam ĝi perdos efikon.

Morine

Traduko de la cenona grupo.
Fontoj : « Plantoj kiuj kuracas » de Jacques Fleurentin.