Le bonheur

LA FELIĈO

Tiu vorto kuras sur ĉiuj lipoj en la mondo kaj en ĉiuj socioj . Ĉiuj homoj aspiras ĝin kaj provas ĉiel ajn obteni ĝin. La feliĉo estas sentempa kaj kiel tiel bele priskribas ĝin Rimbaud, feliĉon oni vivas en eterneco. Laŭ la vortaro « Petit Robert » feliĉo estas stato de la konscienco plene kontentigita. Tio signifas, ke ekzistas konscienco de la feliĉo : ke kiu estas feliĉa, tiu vivas plensate.

Komence, por identigi ĝin, gravas difini tion, kio kapablas plensatigi nin en la vivo. Tio postulas bonan memkonon. Fakte tio, kio valoras por iu homo, ne nepre valoras por alia. Tiu, kiu plezuras praktikante sporton, ne aŭtomate havas saman senton ol tiu, kiu ŝatas praktiki belarton. Ambaŭkaze temas pri plezuro, kiu kontribuas al propra feliĉo. Jen ekzemple mi ĵus senŝeligis la unuan sezonan klementinon. La odoro, kiun ĝi eligas, agrable rememorigas al mi miajn infanaĝajn kristnaskojn. Tiu parfumo, kiu plenigas min per bela emocio, kontribuas al mia feliĉo. Ĝuste kiam mi tion rakontas al vi, mi ankoraŭ sentas kontenton.

Cetere ĉiutage multaj aferoj povas gajigi nian vivon ; ekzemple rigardi ĝardenon flori, observi paruojn trinki ĉe fontano, sensi sunradiojn sur la haŭto. Kaj matene, se mi malfermas la okulojn rigardante la tagon ne kiel tedaĵon sed kiel esploradon plenan je novaj spertoj, mia bildo de la vivo kaj de la mondo estos interesega. Miaj agadoj estos fruktodonaj kaj profitigaj.

Krome, kredi, ke fortaj sensaĵoj estas la nuraj rimedoj por atingi feliĉon, estas sensence. Ja, troa rapido, drogo, perforto, alkoholo kontentigas tiujn, kiuj strebas al tujaj ekcitadoj sed ili estas nocaj. Male, nasko, enloĝiĝo en nova hejmo, kreado de propra entrepreno… boligas pro ĝojo. Pri amo, la imagita ekstazo iel ebriigas. Tio produktas sanigan eksciton. Ja, tiuj emocioj estas nedaŭraj, efemeraj, sed ili estas necesaj, ĉar ili fariĝas motoro por progresi en la vivo. Tiel ni povas diri, ke ili kontribuas al nia feliĉo.

La strebado al feliĉo ligiĝas kun tiu al nia idealo. Tiel konsciante niajn valorojn, bezonojn kaj poveblecojn, ni kongruos kun ni mem. Penante por persona plenumo, ni trovos la veran signifon de nia vivo. Ekzemple, se vi ŝatas senti vin utila, vi povas radii uzante viajn talentojn favore al viaj proksimuloj. Se kuirarto logas vin, vi povas gastigi viajn infanojn, familianojn, amikojn kaj kunvivi kun ili mirindan tempon dum manĝo ame preparita. De kiam vi trovis tion, kio gajigos vin, restos al vi nur frandi tiujn momentojn kiel eble plej ofte. Tiel, vi donos sencon al via vivo.

Videble, feliĉo apartenas propre al ĉiu. Ni povas senti ĝin kaj niamaniere ĝui ĝin. Estas ankaŭ sinteno fronte al vivo, kiu indas ĉiumomentan, apartan prizorgadon. Bonhumore kaj pozitive kultivate nia bonfarto iom post iom konscie enradikiĝos kaj flirtos kun eterneco. Ĝi helpos nin travivi afliktojn. Ja, pri tio Rimbaud pravas.

Morine STRIDE –             traduko kun cenona grupo de Esperanto-Gironde
Decembro 2015