LA CINAMO

Cinamarbo estas arbeto, kies ŝelo estas uzata. Tiu ŝelo aspektas, kiel tubetoj, kiuj rezultas el memvolviĝo.

Ĝi ekkreskis sub la Cejlona suno sed ĝi nun troveblas ankaŭ en Ĉinio, Madagaskaro, Brazilo kaj Martiniko.

Cinamo estas mondskale la plej uzata spico post la nigra pipro. Ĝia parfumo estas agrabla kaj ĝia gusto dolĉa kaj aroma.

 

 

Pluraj studoj montras ĝian efikon por malpliigi la glukemian dozon ĉe personoj suferantaj pro 2-tipa diabeto kaj por redukti ventrograsaĵon.

 

Ĝi estas kontraŭ-bakteria, -sepsa kaj –inflama. Ĝi estas ankaŭ fungicida.

Ekzemple, ĝi stimulas sangocirkuladon (aparte periferie – ĉe man- kaj pied-fingroj), ĝi pliaktivas la sekrecion de stomaka suko. Ĝi estas kutima flegaĵo kaze de digestoproblemoj kaj mallakso. Ĝi malfortigas inflamojn kaj krampfojn.

Cinamo estas vigliga. Ĝi tre utilas al lacaj kaj konvaleskantaj homoj… kaj aparte okaze de postgripa astenio. Ĝin oni uzas por lukti kontraŭ tuso kaj rinito. Tial dumvintre oni aldonas ĝin al kukoj, tizanoj, spicvino…

Ĝi stimulas ankaŭ memorkapablon.

Infuzaĵo : 10g da cinamo en duon- aŭ kvaron-litro da akvo.

Cinama esenco : 2 gutoj da cinamo sur sukerpeceto aŭ en mielkulero. Maksimume tri foje tage – ne pli ol dekkvin sinsekvaj tagoj.

Cinamo povas helpi al vi limigi damaĝojn de la festenoj :

  • suko de duoncitrono en granda glaso da akvo
  • unu kafkulero da pulvorigita cinamo
  • unu supkulero da vinagro el cidro

Ĉiuj tiutemaj esploroj same konkludas : citrono, cinamo, vinagro, ĉiuj reduktas la efikon de troriĉaj nutraĵoj ĉe indico de glukemio.

 

Teksto de Morine
Traduko de la cenona sesopo

Fonto : Letero de Dr Willem – Sekreto por sano
kaj letar pro optimums 
nutrade